Lastaj Blogaĵoj
2008/03/19
Ho ne!!! mi ne faras mokon pri vi, kara Razeno.
Ankaŭ mi malofte venas al ĝangalo, bedaŭrinde ni ne bone scias kiel iras ĉi portalo, sed mi bone scias ke ĝi estas bela verko de entreprenema esperantista animo.
Eble foje oni povos revigligi ĉi retejon kiu estas grava fenestro al la esperantujo.
Aluizjo Abreu
2008/02/28
Kara Aluizjo Abreu, Saluton. Jen vi hontigas min kun netolereble grandaj vortoj. Ĉu mi kredu ĝin sincere aŭ komprenu ke vi mokis min pri la albumo? Koran dankon pro via vizito. Kaj denove mi volas danki vin ke vi blogi pri mi. Mi estas simpla homo kiu hazarde lernis Esperaton kaj volas vivi inter saĝaj geesperanstistoj en la tuta mondo. Do, mi volis meti miajn fotojn antaŭ vi. Nun. Mi fariĝas pli kaj pli pigra kaj do ne ofte vizitas al ĝangalo. Sed vi povas trovi min ĉe mia hejmpaĝo www.razeno.net kaj ankaŭ ĉe mia privata blogo ĉe http://razeno.blogspot.comKaj mi ofte estas anakxu ĉe www.lernu.net. Do, bonsanĉon al ĉiuj. Razen Manandhar (el Nepalo)
2008/01/14
Trafoliumi la fotalbumon de Razeno estas kvazaŭ promeni tra la esperanta nepala esperantio. Ĝi estas tre riĉa kaj rava. Gratulon al tiu grava nepala esperantisto.
Aluizjo Abreu
2008/01/13
2007/08/17
Karaj gesamideanoj, Saluton. Mi sukcese partoprenis en la 92a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo. Mi tre ĝois vidi/renkonti/babli kaj diskuti kun miloj da geesperanttistoj. Estis en tute 1900 aliĝintoj. Jen mi raportis pri la kongreso en mia blogo www.razeno.blogspot.com kaj mi invitas vin tralegi mian blogon. Kaj viaj komentoj/kritikoj ankaŭ estas nepre bonvena. Mi ankaŭ aldonis kelke da fotojn al amikumu.com. kaj, se vi volas vidi pli da fotoj, bonvolu viziti al mia albumo: http://picasaweb.google.com/razeno/Jokohamo Koran dankon. Razen Manandhar
2007/07/25
Mi flugos al Japanio la 31an de julio kaj atingos ĉe Narita Flughaveno la 1an de augusto. Kiaj estas viaj planoj? Ĉu vi povas skribi al mi se vi jam haas similan programon?Mia adreso estas razeno@gmail.comKaj mi ĵus finis mian vojaĝon al Singapuro. vi povas legi mian detalan rakonton pri mia vizito ĉe mia persona blogo ĉe www.razeno.blogspot.comMi tre ĝois renkonti lokajn esperantistojn el Singapuro
2007/07/12
Trans la rivero, en la vilaĝo Loĝas mia amikino kara. Sole iras al bazaro, kaj vendas la lakton (sole iras al bazaro) Vivas simple kaj feliĉe, do estas aminda (vivas simple kaj feliĉe). Dum la pluvanta sezono, daŭris nia amikeco Ni ĝoje kantis kaj dancis, jen kaptis nin enamiĝo. De monto ĝis rivero, mi akompanis vin (de monto ĝis rivero) Sorto mia sed devigas, lasi vian amon (sorto mia sed devigas). Pardonu se morto trafus min. vi ne vidus min denove Se mi sukcesos travivi, venos al vi kun la rozo. (  Verkis Razen Manandhar el Nepalo)
2007/06/29
Mi ĵus ricevis vizon al Japanio. MI planas partopreni en la UK kaj ILEI en Japanio. Ĉu vi ankaŭ havas saman planon? Estus bonege se ni povos organizi ion diskutejon por ĝangalanoj aŭ blogantoj. Ĉu ne? Srkbu al mi se vi havas alian kaprican ideon ĉe razeno@gmail.comRazeno www.razeno.net
2007/06/19
Vi povas vidi kaj auskulti ci tiu kanto http://aliareto.blogspot.com/2007/06/persito-kanto-de-nigra-por-la-vivo-de.htmlGejunuloj de la mondo Jes, ĉiuj de la homa ras' Vi persistu por sukcesi Viajn revojn realigi Da malfacilaĵ' la viv' ja plenas Sed ne rezignu vi pro tio Levu vin forte se vi falas Daŭrigu kun energio La viv' ofte malfacilas Restu tamen pozitiva junular' Obstaklojn vi ja ne timu Atingos lumon vi dum la vojaĝ' Kun la esper', fido vivu ĉiam Ne malpaciencu iam Nur kuraĝe vi sukcesos Bone konsciiĝu pri tio vi jam La persisto, la persisto Ĉiam vi pensu nur pri ĝi, La persisto, la persisto Alportos la sukceson al vi La persisto, la persisto Ĉiam vi pensu nur pri ĝi, La persisto, la persisto Alportos la sukceson al vi Gepatrojn viajn vi plezurigu Sin oferis ili por via sukces' Nenio venis al ili donace Prenu la ekzemplon de supre Riĉigu vin per la lernado Plenigu vin da bonaj sentoj Ne plu senzorgan fuŝamuzon Levu jam vin, ekiru antaŭen La viv' ofte malfacilas Restu tamen pozitiva junular' Obstaklojn vi ja ne timu Atingos lumon vi dum la vojaĝ' Kun la esper', fido vivu ĉiam Ne malpaciencu iam Nur kuraĝe vi sukcesos Bone konsciiĝu pri tio vi jam La persisto, la persisto Ĉiam vi pensu nur pri ĝi, La persisto, la persisto Alportos la sukceson al vi La persisto, la persisto Ĉiam vi pensu nur pri ĝi, La persisto, la persisto Alportos la sukceson al vi La persisto, la persisto Ĉiam vi pensu nur pri ĝi, La persisto, la persisto Alportos la sukceson al vi Prenu nun da temp' pensu pri futur' Juĝu nun vi mem, iru al destin' Restu pozitiva por atingi la cel' Ne perdu kuraĝ', venku timojn mem ! La persisto, la persisto Ĉiam vi pensu nur pri ĝi, La persisto, la persisto Alportos la sukceson al vi La persisto, la persisto Ĉiam vi pensu nur pri ĝi, La persisto, la persisto Alportos la sukceson al vi La persisto, la persisto Ĉiam vi pensu nur pri ĝi, La persisto, la persisto Alportos la sukceson al vi La persisto, la persisto Ĉiam vi pensu nur pri ĝi, La persisto, la persisto Alportos la sukceson al vi
2007/06/03
Jen du faktoj, kiuj okazis en la jaroj 1950-aj: unu en Italio, la alia en tiam franca Gvineo. En urbeto de l’itala kvazaŭinsulo, hundo iradis ĉiuvespere samhore ĉe la buŝaltejo, esperante, male je ĉia espereblo, vidi elveturantan sian mastron….. kiu estis mortigita dum la lastfinita 2-a Mondmilito. Tion li faris dum kelkdek jaroj. La fakton raportis ĉiuj la tiamaj gazetoj. La hundo en Konakrio.Ŝipojn atendadis la Konakri-a hundo. Neniu scias pri ĝia nomo, nek nomon de l’mastro, kiu, finiĝintan sian kontrakton, forlasis sian hundon por reiri Francion. De tiam la hundo ne formasis la havenon, kie ĝi estis fariĝinta iom fama. Vivante, same kiel ŝia itala kolego, per la publika donemo, ĝi same pasigis la li restanajn vivjarojn je atendi la revenon de la sendankulo. Tuj kiam pasaĝerŝipo aŭ varoŝipo estis anoncita, ĝi alkuriadis kaj salutis ĝin per siaj bojoj. Iom da tempo poste, lokita piede de la elŝipejo, tremetante per senpacienco kaj ĝojo, baldaŭ elrevigotaj, ĝi flaradis unu post la alia la pasaĝerojn, ĝi fiksdirektis al ili sian angoran rigardon, persvadita, ke ĝi finfine vidos ekaperi tiun, kiu estis perfidinta ĝin, kaj al kiu ĝi estis jam pardoninta. Jean Prieur « La animo de l’bestoj » 1986 p. 85-86 esperantigis Roland Platteau 3/6/2007
(1) 2 3 4 ... 171 »
|