• Noticoj
  • Esperanto
  • Speciala Raporto
  • Kolumnoj
  • Babilejo
  • Blogaro
  • Fotoblogoj
  • Retkafejo
  • Aŭdvide
  • Projekto ITV
  • Membroklubo
  • Ludsalono
  • Radio Ĝangalo
  • Pipro
  • Kalendaro
  • SKAP
  • Ligiloj
  • Elŝutoj
  • Oftaj demandoj
  • Kontaktu nin
 Menuo
Abono Anoncetoj Artikoloj Aŭdvide Babilejo Blogaro Ĉefartikoloj Ekranfonoj Elŝutoj Enketoj Esperanto Fotoblogoj Intervjuoj Kalendaro Kolumnistoj Kontaktu nin Ligiloj Ludsalono Noticoj Oftaj Demandoj Partnereco Pipro Registriĝo Retkafejo Serĉilo SKAP Speciala Raporto Veterprognozo Vizitlibro Voĉoj
 Serĉilo



Supera Serĉado

 

Portu kun vi ĉiujn noticojn de Ĝangalo


En mondo kiu rapide ŝanĝiĝas, gravaj noticoj devas esti disponeblaj por la legantoj ĉie, en ĉiu momento. Pro tio Ĝangalo disponigas specialan servon por siaj legantoj - temas pri Ĝangalo-SKAP.

De nun la noticoj de la portalo Ĝangalo estas legeblaj ankaŭ en poŝtelefonoj kaj mankomputiloj, dank' al la kanalo SKAP. Ĉiuj informoj de la kanalo , same kiel de la kanalo Esperanto estas senpage disponeblaj al la publiko de la tuta mondo, kiu havas poŝtelefonon aŭmankomputilon kun konekto al interreto.

Ĉiam kiam notico estos publikigita en Ĝangalo, ĉi tiu estos jam aŭtomate legebla per poŝtelefonoj kaj mankomputiloj ie ajn sur la mondo. Dank' al la ĉiutaga aldono de noticoj al Ĝangalo, la lingvo internacia kalkulas de nun je konstante aktualigata informejo pri la tuta mondo kaj pri la E-movado, legebla ĉie, en iu ajn horo.


Kiel uzi al Ĝangalo-SKAP?


Por atingi la SKAP-version de la noticoj de la portalo Ĝangalo, ĉio kion oni bezonas estas mankomputilo aŭ poŝtelefono kun konekto al interreto. Se vi havas tiajn aparatojn kun retkonekto, simple tajpu unu el la du adresoj malsupre, por legi la noticojn pri la mondo (Kanalo Noticoj) kaj pri Esperanto (Kanalo Esperanto) sur la ekrano de via mankomputilo aŭ poŝ.telefono:

  • Kun ĉapelitaj literoj - http://gxangalo.com/skap.php

  • Kun ikso-sistemo - http://gxangalo.com/skapx.php

    Kelkaj modeloj de poŝtelefonoj kaj mankomputiloj bone kaj enorde montras la supersignojn de la lingvo Esperanto, sed aliaj ne havas ĉi tiun kapablon. Por ebligi, ke ĉiu kapablu legi enorde la noticojn de Ĝangalo-SKAP, estas du adresoj, al kiu oni povas direkti la krozilon de sia poŝtelefono aŭ de la mankomputilo, unu kiu montras la supersignojn ĉe la noticoj, kaj alia, kiu montras la noticojn laŭ la ikso-sistemo.




    Kio estas SKAP?


    La mallongigo SKAP signifas 'Sen-Kabla Aplik-Protokolo' (esperantigo de la anglalingva originalo WAP - Wireless Application Protocol), kaj ĝi indikas specialan teknologion, kiu ebligas al poŝtelefonoj kaj mankomputiloj vidigi versiojn de retejoj sur siaj ekranetoj de la aparatoj.

    Ne ĉiuj retejoj povas esti viditaj en mankomputiloj aŭ poŝtelefonoj - nur tiuj, kiuj havas specialan version por la pli malgranda ekrano de tiuj aparatoj. La disponigo de la enhavo de Ĝangalo al mankomputiloj kaj poŝtelefonoj estas plia muestro de la kompromiso de la plej granda interreta portalo en Esperanto kun sia publiko tutmonda. De nun Ĝangalo estos tie, kie vi estas, kiam ajn vi volas, kune kun vi.

  •  Reklamoj